Мы поможем в написании ваших работ!



ЗНАЕТЕ ЛИ ВЫ?

Centjara jubileo de Boris Sokolov (1909 – 2002)

En Rusio oni vivu longe…

 

Se iome korekti ŝercan “raporton” de Boris Fjodoroviĉ (BF) Sokolov, verkitan antaŭ dek jaroj, ĝi sonus tiel:

– Studinte siatempe en certa amplekso fizikon, matematikon kaj mekanikon; strikte plenumante iliajn precizajn leĝojn… mi sukcesis tute senaverie 93-foje ĉirkaŭflugi la Sunon, kaj fari proksimume 34000 turnojn ĉirkaŭ la akso de l` Tero-planedo…

Lia vivo plene ĉirkaŭigas epizodon de nialanda historio, kiun oni nomas “Sovetpotenca periodo”. Sokolov multe meditis pri jena periodo. Li ne adaptiĝis al la vivo – li vivis, kredis, misopiniis kaj suferis samkiel ĉiuj ni. Finvive li ofte citis severan replikon de Bismark: “Se iu deziras establi socialismon – serĉu li landon nekompatindan”…

Fine de l` pasinta jarcento modis interriproĉoj: ĉu vi elpartiiĝis antaŭ la aŭgusto-91 aŭ poste? Sokolov iĝis partiano post la 22a de junio-41, tiam ne ĉiuj simile kondutis… Temas ne pri politiko, sed pri tio, kio iam nomiĝis patriotismo (nun ĉi vorto ne ŝajnas natura). Kaj ankoraŭ unu kara por BF vorto kripliĝis: internaciismo. Sed nenion ni komprenos en lia biografio, forgesinte pri jenaj starpunktoj. La tuta longa vivo de Sokolov iĝis fidela servo al Patrujo kaj Homaro (mi diris jenon dum vivo lia kaj petis lin pardoni tioman solenaĵon).

Sokolov multon heredis de la patro – provinca telegrafisto, unu el pioniroj de E-movado en Suda Uralo, homo legema kaj muzikema. Tial Boris de infanaĝo konatiĝis kun latina alfabeto  kaj notsignoj. Kaj poste, jam en lernejo, Borĉjo Sokolov kvazaŭ sorĉita spektis la tajpilon de l` direktoro: ĉi mistera maŝino faris sur papero jen rusan, jen latinan, jen grekan literon.

Kaj mem ĉi provinca urala lernejo estis granda donaco de Fortuno. Estro ĝia, Miĥail Sjuzjumov, kleriĝinta en Derpta universitato, estonte iĝis la plej eminenta sovetia kompetentulo en la historio de Bizancio, profesoro de Urala universitato. Do, ne estas mirinde: juna pioniro Sokolov membris en taĉmento je la nomo de Lunaĉarskij – la plej klera homo en la unua sovetia registaro. Ankaŭ jeno ne mirindas: multaj lernej-amikoj de BF iĝis inĝenieroj, sciencistoj, elstaraj industri-oganizantoj…

La fizik-teknika fakultato de Leningrada pedagogia instituto nome je Gercen. Adiaŭa flugo super Nevo-rivero per malgranda aeroplano (multe pli poste evidentiĝis, ke pilotis la fama Valerij Ĉkalov, punita per ĉi laboro pro ia rompo de l`armea disciplino). Oficsendo por laboro en la ĵus fondita Instituto por meĥanizo de agrikulturo – la unua supera lernejo de la urala urbo Ĉelabinsko. Kaj sesdekjara laboro tie – de lektoro en laborista fakultato ĝis fondinto kaj profesoro de la katedro “Rezistanco de materialoj”. Jam emeritiĝinte, BF jen kreis albumon pri historio de l` katedro, jen alian albumon kolektis – pri internaciaj kontaktoj de sia instituto (nun universitato). Hodiaŭ en la universitato funkcias fako de internaciaj rilatoj, sed iam ĉi kontaktojn ĉefe Sokolov mem organizis. Ĝis nun en laboratorioj de l` katedro konserviĝis desegnoj, standoj, modeloj, diapozitivoj, albumoj, control-instruaj aparatoj, kiujn faris BF…

Konserviĝis legendoj pri Sokolov-instruisto. Kompreneble, “la rezistanco de materialoj” ne estas studobjekto simpla, eĉ proverbo ekzistas: sukcese ekzameniĝinte pri “matrezist`” vi rajtas edziĝi. Sed jen: ĉi severa branĉo de scienco en prelegoj de BF iĝis plena je aventura, poezia kaj romantika temaro. Li memoris amason da historioj pri neimageblaj katastrofoj, kies kialo ĉiam estis miskalkulo de proektinto. Iam dum prelego post fenestroj aŭdiĝis “kanto” de preterveturanta trolebuso, kaj Sokolov subite demandis: “Kia noto ? Kiom da vibroj dum sekundo?”. Iam ni kune foliumis freŝan kajeron de “El Popola Cinio”, BF admire spektis fotaĵon de supermoderna ponto, pendigita per sennombraj kabloj, kaj konvinke diris: “Streĉon de ĉiu kablo oni kontrolis laŭ sono”.

Eksponaĵojn por sia laboratorio Sokolov trovis ĉie kaj ĉiam. Ridetante li rakontis:

- Mi promenis kun amiko de ifanaĝo en centro de la urbo. Li jam estis admiralo (imagu: parada uniformo, ordenoj…). Kaj mi subite, kvazaŭ akcipitro, min ĵetas al iu feraĵaĉo kaj ĝin kaŝas sub blu-abio. Li, certe, ŝokiĝas, sed mi klarigas: estas rara ekzemplo de rompo pro laciĝo de metalo…

Kaj kiam en la universitata gazeto aperis “Odo al matrezist`”, legantoj, nur la titolon ekvidinte, tuj komprenis: verkis certe Sokolov, kiu plu?

Satiraj poemoj, madrigaloj, parodioj – ĉion ĉi Sokolov dum la tuta vivo verkis, estis ĉiama aŭtoro kaj kunaŭtoro de humuraj amatoraj spektakloj, murgazetoj, filmoj… Li ne tro alte pritaksis proprajn poeziajn eksperimentojn, sed mi legis kaj aŭdis de li mem versaĵojn profundajn, plenajn da fortaj sentoj. Unu inter ili, noble kolera, finiĝis per vere flamaj linioj… Temis pri Instituto de fiziko nome je Ioffe, antaŭ kies fasado staras tri monumentoj. Sub piedoj de Igorj Kurĉatov kaj Pjotr Kapica estis ĉizite: “rusa sciencisto”, sed sur la piedestalo de Abram Ioffe – “akademiano”. Sokolov, indignita de jena burokratia ŝovinismo, diris:

…Titoli “rusa sciencisto”

Hebreon saĝan `is danĝer`:

El listo de estrar-konsisto

Ja eblus fali en mizer`...

                  Jen staras inter du gigantoj

                  La egalulo, ne pari` –

                  Sengenta ĉi kunbatalanto,

                  Genia filo de l` Patri`.

Aktualas nun, kiam hieraŭaj “proletaj internaciistoj” sin armigas per primitiva antisemitismo… Pri “hieraŭuloj”, pri iliaj rasismaj “verkoj” BF ĉiam diris kun abomeno kaj amaro.

La citita versaĵ-fragmento multon diras pri mem Sokolov, pri liaj starpunktoj. Li longtempe misopiniis pri dekomenca humaneco de Sovetio, tamen ĉia konkreta akto de administracia idiotismo vekis en lia animo rezistan reagon. Antaŭ 30 jaroj mi ĝojis: jen fondiĝis Asocio de sovetiaj esperantistoj! Sed BF min kvazaŭ per malvarma akvo surverŝis: “Jeno estis farita nur por nin kontroli”…

Ne tro naiva estis la maljuna entuziasmulo. Sed neniam li evitis aferojn, kiuj povus utili por klerigado, kulturo, progreso. Li prelegis en lernejoj, kolĥozoj; partoprenis en unika instituta teatro; instruis studentojn filmi… Li kompilis “Praktikan  teknik-minimumon por komencanta kinoamatoro (demandoj kaj respondoj)”. En ĉi kateĥismo demandoj rilatis ne nur al ekspono aŭ muntado; jen unu: kio signifas “etiko de filmado”? Tre aktuale sonas!

Sed la plej grava hobio de Sokolov restis Esperanto. Preskaŭ ĉiuj nunaj esperantistoj en Ĉelabinsko estas liaj lernintoj aŭ lernintoj de liaj lernintoj. Li ĉiam, denaske sciis pri Lingvo Internacia, sed ĉiuj ni informiĝis pri Esperanto hazarde: ie aŭdis, ie legis… BF ricevis lernolibrojn de sia patro.

Tiel okazis: duonvive BF estis esperantisto-solulo – ne korespondis, ne klubaniĝis. Nenion li sciis pri la pereo de SEU-gvidantoj en 1938 jaro, sed sentis: amata lia Lingvo Internacia ne taŭgas por la lando, kie venkis proleta internaciismo. Des pli ĝoje por li estis aŭskulti reportaĵon pri la esperantista renkonto dum Moskva junulara festivalo: unuafojje post 20-jara silento Moskva Radio parolis en Esperanto.

De tiu momento Sokolov iĝis senlaca E-propagandisto. Li organizis en sia instituto la klubon “Amika manpremo”, kiu havis korespondantojn el multaj landoj. Jurij Gagarin persone gvidis voĉdonadon pri membrigo de ĉi klubo en Societo amikeca inter Sovetio kaj Kubo. Nun ni scias prezon de tiuj oficiale permesitaj “amikecoj”, sed ekzistis ja simpla homa amikeco! Tiam BF eĉ la hispanan lernis, dum multaj jaroj uzis ĝin por leterumi…

Nur dum “perestrojko” ekmodis vortumo “popola diplomatio”, sed Sokolov ĝin praktikis jam antaŭ 50 jaroj. La sloganon “Pli bone esti pacaktiva hodiaŭ ol radioaktiva morgaŭ!” li disvastigis per centoj memfaritaj fotobildkartoj. Verŝajne li ĉiam estis preta al gravaj ŝanĝoj en nia lando – ja li mem helpis, por ĉi tempo venu.

Inda estis vivo lia. Li edukis milojn da studentoj, multaj el ili iĝis sciencistoj, helpis transformi lian instituton en universitato. Sed kiom da “neoficialaj” lernintoj (legantoj jam komprenis, ke la aŭtoro estas unu el ili), kiom da amikoj tra la tuta mondo!

Finvive Sokolov serioze malsanis, legi povis nur per unu okulo helpe de lupeo… Tamen li konstante legis, aŭskultis radion, vigle interesiĝis pri novaĵoj en Esperantujo. Nialandaj novaĵoj ne ĝojigis… Tamen BF, difirence de multaj samaĝuloj, ne idealigis hieraŭon. En pasinto li ŝatis nur tion, pro kio ne eblas honti antaŭ estonto.

 

                                               Vjaĉeslav Roĵdestvenskij.

 

 



Поделиться:


Последнее изменение этой страницы: 2024-06-17; просмотров: 4; Нарушение авторского права страницы; Мы поможем в написании вашей работы!

infopedia.su Все материалы представленные на сайте исключительно с целью ознакомления читателями и не преследуют коммерческих целей или нарушение авторских прав. Обратная связь - 3.147.82.22 (0.006 с.)